Saltu al enhavo

ATI Technologies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ATI Technologies
ATI Technologies
entrepreno
entrepreno
firmao pri teknologio Redakti la valoron en Wikidata
Dum aŭgusto 1985 - 30-a de aŭgusto 2010
Sekvanto AMD
Jura formo filio
Fondintoj Kwok Yuen Ho vd
Sidejo Markham
Lando Kanado
Dungitoj 2700 (stato: 2004)
Agokampo aparataro
aparataroduonkonduktanto
ISIN-kodo CA0019151052
Posedata de AMD vd
TTT Oficiala retejo
vdr

ATI Technologies, prononco laŭ sistemo IFA [e͡ɪtiːˈa͡ɪ tɛknˈɒləd͡ʒiz], estas produkta firmao el Kanado, fondita la 1-an de aŭgusto 1985. Ĝi estas precipe produktanto de videoprocesoroj kaj ĉefĉiparoj. La 24-an de julio 2006 la estraro oficiale anoncis pri kunigo kun la usona firmao AMD aŭ per plena nomo Advanced Micro Devices, produktanto de procesoroj kaj fulmmemoroj. La kunigo fakte estis akiro pere de la usona konzerno, ĝi estis plene kompletigita la 25-an de oktobro 2006, tiel finante la ekziston de "ATI Technologies Inc." La markonomo ATI daŭre estis uzata por diversaj grafikaj produktoj dum pluraj pliaj jaroj. ATI origine estis mallongigo por "Array Technology Inc." sed estis ŝanĝita al "Array Technologies Inc." en la fondjaro kaj baldaŭ poste al "ATI Technologies Inc." La 30-an de aŭgusto 2010 AMD anoncis, ke ĝi jam ne plu surmerkatigos estontajn produktojn sub la markonomo ATI, sed nur sub sia propra mallongigo, AMD. Formale la firmao malfondiĝis en 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]