Konsorcio
Aspekto
| Konsorcio | ||
|---|---|---|
| speco de organizaĵo | ||
| organizaĵo • jura persono • jura formo | ||
Konsorcio laŭ PIV estas asociiĝo de komercistoj, precipe de bankoj, por efektivigi komunan entreprenon, kiu postulas multe da mono - ekzemple por eldoni valorpaperojn aŭ por komuna kreditigo. Celo estas distribui la riskojn de tiu entrepreno al pluraj asocianoj.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto venas el la latina lingvo: tiulingve consors (genitive consortis) estas "kunsortano", do homo travivanta la saman sorton.

