Malapostrofo
Malapostrofo, aŭ turnita apostrofo, estas la skribsigno en formo de renversita komo ‘ aŭ de maldekstra korno `, kiu en malnovaj Usonaj tajpiloj estis uzata kiel malferma citilo simetrie al la ferma citilo apostrofa: ‘x’; aŭ, en la germana citila stilo, ĝi estus ferma citilo: ‚x‘. Ambaŭ tiaj uzoj estas fremdaj en Esperanto.
En la frua epoko de Esperanto, kiam la ĉapelitaj literoj estis malfacile haveblaj, malapostrofo estis proponita por surogata skribosistemo[1]:
Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h — apostrofon returnitan post la litero; ekzemple «ac‘eti» anstataŭ «aĉeti» aŭ «acheti». De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.
Nuntempe tiu propono ne aktualas.
Malapostrofo en tajpado kaj komputado
[redakti | redakti fonton]
La plenan version de Askio (1967) oni malsame interpretis en Usono kaj en la landoj kies lingvoj bezonis diakritojn, i.a. la dekstran kornon. Por la anglalingvanoj pli aktualis la apostrofaj citiloj ‘x’, kaj tie la apostrofo (signonumero 39) kaj la malapostrofo (signonumero 96) ricevis la riceproke simetriajn kurbajn formojn citilajn; dum en multaj landoj Eŭropaj ili havis la formon de diakritaj kornoj, `x´, kio ebligis kunmeti la supersignitajn literojn, kiaj ekz‑e é kaj è en la vortoj kia Hélène ktp per kombino de la baza litero + retropaŝo + diakrito: è = e+` ktp. Fakte, la norma angla nomo de la signo numero 96 estas grave accent (t.e. maldekstra korno), kio respondas al la interpreto de la kontinenta Eŭropo; sed en la malnovaj programistaj tiparoj la signobildoj de la apostrofo kaj malapostrofo estis kurbaj.
Unikodo disponigis apartajn signojn por
- apostrofo kaj ferma apostrofa citilo (U+02BC, U+2019);
- senpaŝa dekstra korno, minutsigno (U+0301, U+2032);
- malapostrofo U+2018 (malferma apostrofa citilo), senpaŝa maldekstra korno U+0300, turnita minutsigno U+2035.
Tamen la askian parton Unikodo normigis malkohere: la apostrofon (39=U+0027) ĝi lasis vertikala rektlinia ', malkonvene por la rolo diakrita; dum la malapostrofon (96=U+0060) ĝi nomis spacing grave (paŝiga maldekstra korno, samaspekta kiel turnita minutsigno), malkonvene por la rolo de malferma citilo. Tio taŭgas nek por la tradicio diakrita, nek por la tradicio citila; «nek por baki, nek por haki»[2].
Nun la modernaj tiparoj laŭas la normon Unikodan, tial la malnova dokumentaro aspektas aĉe. Ekz‑e en Bash:
$ help for
for: for NAME [in WORDS ... ] ; do COMMANDS; done
Execute commands for each member in a list.
The `for' loop executes a sequence of commands for each member in a
list of items. If `in WORDS ...;' is not present, then `in "$@"' is
assumed ...
Vd la esperantigon de ĉi tiu dialogo (en la artikolo Bash); ĝi uzas Unikodon kaj decajn citilojn. Por atingi similan aspekton anglalingve necesas lanĉi Baŝon kun speciala valoro de la variablo $LANGUAGE:
$ LANGUAGE=en@quot bash
$ help for
for: for NAME [in WORDS ... ] ; do COMMANDS; done
Execute commands for each member in a list.
The ‘for’ loop executes a sequence of commands for each member in a
list of items. If ‘in WORDS ...;’ is not present, then ‘in “$@”’ is
assumed ...
(Cetere, ĉi tiu plibeligo estas troa kaj erara: anstataŭ ‘in “$@”’ devas esti ‘in "$@"’ ☹)
Programlingva uzado
[redakti | redakti fonton]La askia malapostrofo ne plu havas klaran signifon komunuzan, tial diversaj programlingvoj atribuas al ĝi diversajn funkciojn.
En la Uniksaj komandliniaj ŝeloj kaj skriptaj lingvoj (ekz‑e Bash, Perl) oni uzas paron da malapostrofoj por marki esprimon aŭ komandon anstataŭigotan per ĝia teksta rezulto, ekz‑e (Bash):
$ echo "2 + 2 = `expr 2 + 2`"
2 + 2 = 4
$ export LC_TIME=eo; echo "Nun estas `date`"
Nun estas lun jun 1 07:48:28 UTC 2026
En la Vindoza ŝelo PowerShell malapostrofo estas eskapilo, kies funkcio similas tiun de deklivo en plimulto da programlingvoj; ekz‑e `n signifas «novlinio», simile al la pli kutima \n.
En la informmendoj de MySQL malapostrofo estas disigilo inter la nomoj de tabeloj, kolumnoj, datumbazoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zamenhof, L.L.: Lingvaj Respondoj. «Pri aliaj anstataŭaĵoj de supersignitaj literoj». Unue en La Esperantisto, 1890, p. 54–55.
- ↑ Proverbaro.